Artwork

Player FM - Internet Radio Done Right
Checked 10d ago
Added seventeen weeks ago
Kandungan disediakan oleh Le Monde diplomatique. Semua kandungan podcast termasuk episod, grafik dan perihalan podcast dimuat naik dan disediakan terus oleh Le Monde diplomatique atau rakan kongsi platform podcast mereka. Jika anda percaya seseorang menggunakan karya berhak cipta anda tanpa kebenaran anda, anda boleh mengikuti proses yang digariskan di sini https://ms.player.fm/legal.
Player FM - Aplikasi Podcast
Pergi ke luar talian dengan aplikasi Player FM !
icon Daily Deals

Le Monde diplomatique en Esperanto

Kongsi
 
Manage series 3615297
Kandungan disediakan oleh Le Monde diplomatique. Semua kandungan podcast termasuk episod, grafik dan perihalan podcast dimuat naik dan disediakan terus oleh Le Monde diplomatique atau rakan kongsi platform podcast mereka. Jika anda percaya seseorang menggunakan karya berhak cipta anda tanpa kebenaran anda, anda boleh mengikuti proses yang digariskan di sini https://ms.player.fm/legal.
Ĉiumonate per podkasto, la ĉefartikolo kaj aliaj eltiraĵoj el nia kritika monatgazeto de informoj kaj analizoj. Redaktata en Parizo ekde 1954 kun Esperanta versio ekde 2002, Le Monde diplomatique eldoniĝas en 25 lingvoj, kaj ĝin legas unu miliono da homoj tra la mondo. Ni speciale okupiĝas pri aŭtoritata ĵurnalismo, elstarante sur la ĉiam pli unuforma tereno de la amaskomunikiloj pro nia kritika vidkapablo, profundaj analizoj pri mondaj aferoj, kaj raportoj lumigantaj la staton de nia planedo. La «Diplo» estas sendependa kaj internacia, kun freŝa perspektivo pri la mondo. Vi trovos la tekstojn kaj la ceteron de la gazeto ĉe https://eo.mondediplo.com.

Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

  continue reading

19 episod

Artwork
iconKongsi
 
All episodes

×
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Jen partio, kiu gajnas ok milionojn da voĉoj en dudek jaroj. Kiu estas ĝia recepto? Kiaj estas ĝiaj ingrediencoj, ideologiaj aŭ sociologiaj? Pri tio, pluraj freŝdataj publikigaĵoj donas valorajn respondojn. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/03/article3276.html Foto: Blandine Le Cain, CC BY 2.0. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Kun iliaj borsaj kapitaloj, kiujn envias eĉ malnetaj enlandaj produktoj, ilia kontrolo pri dissendado de informoj, kaj ilia ĉieesto en socialaj interrilatoj, la usonaj gigantoj de ciferecaj teknologioj ŝajnis fine pli potencaj ol ŝtatoj. Fabriki monon (virtualan) aŭ konkeri la kosmon, ilia apetito por regpovo ŝajnis senlima. La sensacia submetiĝo de la « teknaj» mastroj al s-ro Donald Trump tamen rivelas nudajn reĝojn, dependantajn de politika regpotenco. «Le Monde diplomatique», Februaro 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html Artverko: Honoré Daumier — «Très humbles, très soumis, très obéissans… et surtout très voraces sujets» (Tre humilaj, tre cedemaj, tre obeemaj… kaj precipe tre manĝavidaj subuloj), 1832. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Pri la balotadoj, kiuj punktis la jaron 2024, ne estis antaŭskribite, ke la prezidanta balotado de Rumanujo havos apartan gravecon. De post 1989 kaj la disfalo de komunismo Social-Demokrata Partio (PSD) kaj Nacia Liberala Partio (PNL), ambaŭ same tiom atlantikismaj kaj poreŭropaj, sin sekvas en regado, kiam ili ne kune regas, kiel okazas nun. Surprizo de internacia amplekso ŝajnis do tute ne probabla. «Le Monde diplomatique», Januaro 2025. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2025/01/article3263.html Artverko: Arthur Segal — «Der Sündenfall» (La falo de la homo), 1920. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Esti senigita de laboro estas malbeno. Tro ofte labori estas sufero, kiam ĝi donas la senton, ke oni dronas en oceano da sensencaj, lacigaj kaj tro multaj taskoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la francaj regantoj kontribuis por igi salajrecon sperto de maljusteco, kaj nuntempe firmigas tiun ĉi alternativon: estas tio aŭ nenio. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3259.html Artverko: Konstruistoj en la ĉirkaŭurbo Issy-les-Moulineaux de Parizo, Francujo. ( Jeanne Menjoulet / CC BY 2.0 ) Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Ĉu eblas samtempe brustoŝveli kaj ventrodanci? Laŭ arta vidpunkto, tio estas malkonsilinda: brusta rigideco malhelpas pelvan flekseblecon, kaj rezultas malgracia movo, kiu iom ridindigas la faranton. Laŭ diplomatia vidpunkto la rezulto ne estas pli konvinka. La eŭropaj regantoj, kiuj akceptis la elekton de s-ro Donald Trump per miksaĵo de fanfaronado kaj omaĝeco, baldaŭ konstatos tion. «Le Monde diplomatique», Decembro 2024. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/12/article3253.html Artverko: Francisco de Goya. — «El rapto de Europa» (La rabo de Eŭropa), 1772. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Malabundo: tiu metodo estas tiel misfamiĝinta, ke oni ne plu aŭdacas diri ĝian nomon. La franca registaro do aludos «buĝeton por reĝustigo», «por respondecemo», «por vero». Tiel ĝi revenas. Ne kiel ŝokterapio, sed iom post iom, diskrete, preskaŭ honte. «Le Monde diplomatique», Novembro 2024. Legu la tekston de tiu ĉi artikolo: https://eo.mondediplo.com/2024/11/article3245.html Artverko: Edmond Allouard. — «Ruines de la Cour des comptes: la salle des fêtes» (Ruinoj de la Revizora Kortumo: la aranĝejo), ĉ. 1875. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/10/article3236.html Tiel la historio estas abunde manipulata. Ĝi pravigas militojn, senkvalifikas kontraŭulojn, kunveldas kolektivajn identecojn. Ĉiu povas tion kaŝi, reskribi, distordi, en ĝi elhaki analogion, referencon ekde kiam ili komfortigas demonstradon. Por kontraŭagi la dominantan pensadon daŭre necesas duobla laboro. Ĉar eĉ antaŭ ol montri miskonatan vidon al la pasinteco, necesas forigi la kliŝojn kiuj nebuligas nian klarvidon. «Le Monde diplomatique», Oktobro 2024. Foto: Alisdare Hickson, manifestacio en Londono la 9-an de Oktobro 2023 ( CC-BY-SA 2.0 ). Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/09/article3226.html Per sia decido, la 30-an de Julio, agnoski la suverenecon de Maroko super la Okcidenta Saharo per simpla mesaĝo adresita al la reĝo Mohammed-la 6-a, s-ro Emmanuel Macron ne nur simple ignoris la internacian juron, sed ankaŭ serioze tuŝis la delikatan ekvilibron de la francaj rilatoj kun Alĝerio. «Le Monde diplomatique», Septembro 2024. Artverko: Paul Klee. — «Versandete Siedelung» (Ŝlima setlejo), 1935. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/08/article3218.html La politikaj gvidantoj estas taskitaj trankviligi la debatojn, mildigi la kontraŭecojn, malvarmigi la pasiojn. Ĉar kiel eblus imagi socion en trankvilo, se oni, ekde kiam oni estas ĉe la pinto de la potenco, ne ŝparas insultojn? «Le Monde diplomatique», Aŭgusto 2024. Artverko: Pieter Brueghel la pliaĝa. — «De strijd tussen Vasten en Vastenavond» (La batalo inter Karesmo kaj Karnavalo), 1559. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/07/article3213.html La internaciaj tribunaloj malofte troviĝis tiom en la atento de la publika opinio. La du procesoj komencitaj en Hago pri Gazao – unu kontraŭ la ŝtato Israelo, la alia kontraŭ ties gvidantoj kaj kontraŭ tiuj de Hamaso – montras la romplinion de moviĝanta mondpolitiko. «Le Monde diplomatique», Julio 2024. Foto: Justflix (CC BY-SA 4.0) Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/06/article3207.html Kion do faras la francaj ĵurnalistoj kaj komentistoj, kutime tiom avidaj je «sekretaj dokumentoj» pri Ruslando! La 28-an de Aprilo, germana konservativa gazeto servis al ili sur arĝenta pleto konfidencan projekton el la Oriento, la lastan version de la Pac-interkonsento intertraktita de Kievo kaj Moskvo komence de la milito. Do, teksto grava, kies akcepto povintus eviti du jarojn da alfrontiĝo kaj centmilojn da mortintoj. La francaj komunikiloj faris el tio preskaŭ nenion. «Le Monde diplomatique», Junio 2024. Artverko: Louis Marcoussis. — «La Colombe Poignardée» (La Ponardita Kolombo), 1927. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3199.html Dum bataloj kaj israelaj bombadoj daŭras en Gazao, kie la homaj vivkondiĉoj senĉese pli katastrofiĝas, nova konflikto kun eventualaj ruinigaj konsekvencoj estis ĵus evitita inter Telavivo kaj Teherano. Tamen, nenio ŝajnas havi la kapablon ĉesigi alfrontiĝan logikon inter tiuj du malamikoj. Akram Belkaïd, «Le Monde diplomatique», Majo 2024. Foto: Israela ĉasaviadilo ekflugas je la 15-a de Aprilo 2024 dum la pafinterŝango inter Israelo kaj Irano. (Publikaĵo.) Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3200.html Ventegoj, sekecoj, inundoj … Ĉie en la mondo la pliiĝo de la klimataj malcertecoj kaŭzas konsiderindajn perdojn por la asekuristoj. Tiuj, ĉi-okaze, ne faras al si tro da demandoj. Se risko fariĝas tro kosta, ili altigas la kontribuaĵojn ; se tio ne sufiĉas, ili ĉesas ĝin kovri. «Le Monde diplomatique», Majo 2024. Artverko: Winslow Homer. — «Danger» (Danĝero), 1883-1887. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/04/article3194.html Tio estas kvazaŭ la ludo de sep diferencoj, sed inverse. Anstataŭ serĉi malegalecojn en du preskaŭ identaj bildoj, necesas trovi komunaĵojn en malsamaj bildoj, sed kiuj enhavas tiom da detaloj ke oni ĉiam povas trovi iajn similaĵojn. Tempoj de milito taŭgas aparte bone por tio. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2024. Foto: la brita ĉefministro, Neville Chamberlain, dismontras la Munĥenan interkonsenton ĉe la aerodromo de Heston, okcidente de Londono, je la 30-a de Septembro 1938. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
L
Le Monde diplomatique en Esperanto
Le Monde diplomatique en Esperanto podcast artwork
 
Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/03/article3183.html Tiaj sankcioj, kutimaj en la antikveco kaj en la mezepoko, estas nuntempe konsiderataj kiel barbarecaj. En Palestino, tamen, la tempo de kolektivaj punoj ŝajnas esti neniam malaperinta. «Le Monde diplomatique», Marto 2024. Artverko: Ivan Ajvazovskij. — «Всемирный потоп» (Diluvo), 1864. Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.…
 
Loading …

Selamat datang ke Player FM

Player FM mengimbas laman-laman web bagi podcast berkualiti tinggi untuk anda nikmati sekarang. Ia merupakan aplikasi podcast terbaik dan berfungsi untuk Android, iPhone, dan web. Daftar untuk melaraskan langganan merentasi peranti.

icon Daily Deals
icon Daily Deals
icon Daily Deals

Panduan Rujukan Pantas

Podcast Teratas
Dengar rancangan ini semasa anda meneroka
Main